With an OverDrive account, you can save your favorite libraries for at-a-glance information about availability. Find out more about OverDrive accounts.
Find this title in Libby, the library reading app by OverDrive.
Loading... |
La 20-an de aŭgusto Aleksej Navalnij devis morti. Tion rakontas unu el la murdistoj, kiam Navalnij mem telefonas al li post kelkaj monatoj. "Malfeliĉaj" cirkonstancoj kaŭzis, ke la nervoveneno metita en la blua boksista kalsono de Navalnij ne havis tempon efiki. La aviadilo urĝe surteriĝis kaj la ambulanc-kuracistoj savis lian vivon.
La provo de la sekurservo malaperigi Navalnij montras, ke li estas la ĉefa malamiko de Vladimir Putin. Sed kiu li vere estas? Kia estas lia fono? Kion li volas, kaj kiuj lin subtenas? Kaj antaŭ ĉio: kial li elektis reveni al Rusio – kie lia vivo, kiel li mem diras, ne valoras eĉ tri kopekojn.
Ĉi tiu libro temas pri la nun plej konata politika malliberulo en la mondo, pri lia batalo kontraŭ la korupto en Rusio kaj lia tutlanda organizaĵo, kiu nun ne plu ekzistas, ĉar la rusiaj aŭtoritatoj trovis ĝin "ekstremisma".