Sendependaj homoj (romantraduko en Esperanto)

ebook

By Halldór Laxness

cover image of Sendependaj homoj (romantraduko en Esperanto)

Sign up to save your library

With an OverDrive account, you can save your favorite libraries for at-a-glance information about availability. Find out more about OverDrive accounts.

   Not today
Libby_app_icon.svg

Find this title in Libby, the library reading app by OverDrive.

app-store-button-en.svg play-store-badge-en.svg
LibbyDevices.png

Search for a digital library with this title

Title found at these libraries:

Loading...
Nobelpremiita romano, tradukita el la islanda al Esperanto de Baldur Ragnarsson. — La epika romano Sendependaj homoj (1934-35) amplekse kaj profunde rakontas pri la kulturaj kredoj kaj vivoj de islandaj kamparanoj komence de la 20-a jarcento ĝis iom post la unua mondmilito. Ĝi temas pri Bjartur, evoluinta de farmlaboristo al fiera posedanto de propra ŝaf-farmo, pri lia lukto kontraŭ la detruaj fortoj de naturo kaj moderna socio kaj pri liaj klopodoj por certigi daŭran sendependecon por si mem kaj sia familio. Laxness vivece priskribas la kulturajn valorojn de la malriĉaj, pene kaj memsklavige laborantaj kamparanoj, iliajn kredojn, esperojn, etajn sukcesojn kaj grandajn perdojn, kaj iliajn ĉiutagajn vivojn. —- Halldór Kiljan Laxness (1902-1998) estis la plej elstara inter islandaj verkistoj en la 20-a jarcento. Li verkis dek tri grandajn romanojn kaj kvin dramojn, multajn novelojn kaj eseojn kaj rememorajn librojn. Liaj verkoj estas tradukitaj en 43 lingvojn, kaj jen aldoniĝas traduko de unu el liaj grandaj romanoj, Sendependaj homoj, en Esperanton. —- La historio pri Bjartur ne estas ia izolita rakonto pri la vivo de unu homo, kiu sola batalas por sia sendependeco. Ĝi havas ankaŭ signifon pli ĝeneralan. Ĉie en la mondo, en ĉiuj landoj, troviĝas homoj similaj al tiu islanda farmisto. Kiam Sendependaj homoj aperis en Usono, iu recenzinto asertis, ke miloj kaj miloj da liaj similuloj loĝas en Novjorko sola. La historio de Bjartur estas mallongigo de la historio de ĉiuj homoj, kiuj jarcenton post jarcento vane penadis en sia batalado vivteni sin kaj siajn familiojn per siaj propraj fortoj, kun nur unu senindulga celo: fariĝi sendependaj."
Sendependaj homoj (romantraduko en Esperanto)