Sagao de Egil (Traduko al Esperanto)

ebook

By Baldur Ragnarsson

cover image of Sagao de Egil (Traduko al Esperanto)

Sign up to save your library

With an OverDrive account, you can save your favorite libraries for at-a-glance information about availability. Find out more about OverDrive accounts.

   Not today

Find this title in Libby, the library reading app by OverDrive.

Download Libby on the App Store Download Libby on Google Play

Search for a digital library with this title

Title found at these libraries:

Library Name Distance
Loading...
SAGAO EL ISLANDO: "Sagao de Egil" prezentas grandiozan kaj neforgeseblan homon, vikingon, kiu estas egalulo de reĝoj je volforto kaj sagaco kaj supera al ĉiuj kiel batalisto kaj poeto. Li estas senindulga al tiuj, kiuj lin ofendas, kruda, okaze preskaŭ malhomeca, sed tiu krudeco estas mildigita per la humuro de la aŭtoro. Mondial prezentas la islandan sagaon en elstara traduko de Baldur Ragnarsson. Egil Skalla-Grimsson estas historia persono (ĉ. 910 ĝis ĉ. 990) kaj same la ĉefaj eventoj rakontitaj en lia sagao estas plej probable historiaj. La sagaoj ĝenerale havas historiajn kernojn, kiujn la aŭtoroj dramigis per konkretaj detaloj. — "Sagao de Egil" apartenas al la kvardek t.n. Sagaoj de Islandanoj. Ilia temo estas personoj kaj eventoj ekde la ekloĝiĝa tempo de Islando en la lasta triono de la 9-a jarcento ĝis la unuaj du jardekoj de la 10-a jarcento. Kelkaj el la sagaoj rakontas pri la vivo de poetoj. El tiuj, "Sagao de Egil" estas la plej granda.
Sagao de Egil (Traduko al Esperanto)