Lando kiu vekiĝis. Rakontoj el Ukrainio

ebook

By Kalle Kniivilä

cover image of Lando kiu vekiĝis. Rakontoj el Ukrainio

Sign up to save your library

With an OverDrive account, you can save your favorite libraries for at-a-glance information about availability. Find out more about OverDrive accounts.

   Not today

Find this title in Libby, the library reading app by OverDrive.

Download Libby on the App Store Download Libby on Google Play

Search for a digital library with this title

Title found at these libraries:

Library Name Distance
Loading...

Ukrainio vekiĝas. Same la rifuĝintoj dormantaj en longaj vicoj de litoj en la futurisma spacveturilo el griza metalo, Arena Lviv.

La stadiono estis konstruita por la Eŭropa ĉampionado pri futbalo en 2012. La iama luksa restoracio nun estas amasloĝejo por militaj rifuĝintoj. La 24-jara Anna el Nikopol loĝas en unu el la iam kostaj loĝioj kun siaj du filinoj.
– Mi volas hejmen. Mi ploris tutan tagnokton kiam mi venis ĉi tien. Putin volas regi la tutan mondon, li diras ke li volas liberigi nin de io, sed mi volas nur ke ĉio ĉi finiĝu, ke ni vivu kiel antaŭe.

Ĉi tiu estas rakonto pri Anna kaj multaj aliaj ukrainoj, kiuj volas nur vivi pace, ne esti "liberigataj" de Rusio. Ĉi tiu estas ilia rakonto pri la estiĝo de la sendependa Ukrainio, ekde la granda eksplodo en Ĉernobilo tra la oranĝokolora revolucio en 2004, la dua revolucio en 2014 ĝis la milito en 2022. Ĉi tiu estas ankaŭ libro pri tio, kiel kaj kial Ukrainio ne estas Rusio. Kiel okazis, ke en Ukrainio oni havas liberajn elektojn kaj amas­komunikilojn, dum en Rusio la popolo neniam povis for­elekti mal­popularajn potenculojn.

Ĉi tiu estas libro pri Ukrainio kaj ukrainoj, ne pri la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio. Sed en Ukrainio la milito ĉeestas ĉie, kaj same en ĉi tiu libro. Ĉiuj ukrainoj, kiuj aperas en la libro, estis rekte tuŝitaj de la milito. La plej multaj devis forlasi sian hejmon. Kelkaj povis reveni, aliaj daŭre ne scias, kien iri.

Lando kiu vekiĝis. Rakontoj el Ukrainio